En la komunumo Hebertshausen, najbara al Dachau,
troviĝas pafejo, tie instalita por la SS.
Kredeble en 1937 tie oni konstruis instalaĵon kun du
mallongaj pafkoridoroj inter tri remparoj.
La koridorojn finas ŝirmejo, servanta kiel ekrano.
Apude trovigas aro da kvin pliaj longaj pafkoridoroj,
fine interligitaj per protektita irejo.
Ĉirkaŭ 6.000 kaptitaj soldatoj de la sovetia armeo tie
estis ekzekutitaj en la jaroj 1941 ĝis 1945.
Tiuj murdoj estis klara lezo de la juraj reguloj
de la Ĝeneva konvencio pri militkaptitoj.
La SS uzis la cinikan nocion "speciala traktado"
(Sonderbehandlung) por tiuj krimaj ekzekutadoj.
La unuaj pafumadoj de sovetiaj militkaptitoj sur la pafejo en
Hebertshausen okazis je la 25a de novembro 1941.
La kaptitoj portitaj al Dachau por ekzekutado
ne estis registritaj en la kartaro de la koncentrejo.
Per pena esplorado de la listoj kaj statistikoj de la
kaptitejoj Hammelburg (Rhön), Nürnberg-Langwasser kaj
Moosburg (Isar) oni nun provas kompletigi la nomarojn.
Sur la sume 85.000 m2 granda areo de la pafejo
krome staras la eksa SS-gardejo,
nun servanta al la urbo Dachau por loĝigi senhejmulojn.
|