Bunker (19kB)
Bunker
alklaku por grandigi

La karcero ("Bunker")

"Mi nun estis enfermita en malhelan ĉelon, en kiu mi devis pasigi 14 tagojn. Estis terure, esti tute sola en kompleta mallumo. Tri tagojn mi devis malsati, tiam fine, je la kvara tago, mi ricevis por manĝi. Mi neniam sciis, kioma horo estas, foje tio estis preskaŭ freneziga. Mi distriĝis rakontante al mi mian propran vivon, mi memoris mian arestadon, kiam mi estis denuncita de mia violonisto; krome mi mallaŭte kantis ĉiujn eblajn operajn kaj operetajn melodiojn, poste ŝlagrojn, kaj mem inventis novajn melodiojn. Kaj daŭre mi parolis ion, nombris miajn paŝojn (estis malpermesite sidi) de 10 ĝis 5.000. Ofte mi metis la manon al la frunto kaj demandis min, ĉu mi ankoraŭ estas malfreneza."

Josef Ulc, ĉeĥa muzikisto, kiu verkis tiujn ĉi liniojn, en 1939 estis arestita kiel politika kontraŭulo de la nazioj kaj unue deportita al la koncentrejo Sachsenhausen, de tie al Dachau. Pro pretekstitaj intencoj fuĝi li estis punita je 50 bastonbatoj kaj 14 tagoj da malluma aresto. Pri tiu aresto raportas la ĉi-supraj linioj.

La "Bunker", la karcero en la koncentrejo, do kvazaŭ la malliberejo en la malliberejo, havis plurajn funkciojn. Precipe ĝi estis centra loko de teroro: La aresto en la Bunker, ofte plursemajna, sen sufiĉa nutraĵo, estis unu el la eblaj punoj por arestitoj. Dum tiu aresto la arestuloj estis aparte elmetitaj al la arbitreco kaj bruteco de la SS. Kelkaj ne vidis alian eliron ol sinmortigon.

La sekreta ŝtata polico (Geheime Staatspolizei, Gestapo) ene de la Bunker faris pridemandadojn, torturante la arestulojn, por eldevigi konfesojn. La demandejo en la Bunker havis duoblajn murojn kaj pordojn, por malhelpi, ke la krioj de la turmentatoj atingu eksteren.

En 1944 la SS igis konstrui 12 tiel nomatajn star-ĉelojn. Ili havis areon de ĉ. 70×70 cm, la malliberuloj tie povis nek sidi nek kuŝi. La manko de aero kaj lumo plie severigis la areston en tiuj ĉeloj.

Bunker (ekstera vido) (24kB)
karcera korto
klaku por grandigi!

En la korto de la karcero malliberuloj estis ekzekutitaj de la SS; ankaŭ puno per batoj kaj la "palisa pendigo" (Pfahlhängen) okazis tie.

En aparta parto de la koncentreja karcero ek de 1941 loĝis specialaj malliberuloj, kiuj tie havis pli bonajn kondiĉojn kaj ne devis labori. Temis pri konataj en- kaj eksterlandaj kontraŭuloj de la reĝimo, pri klerikoj, armeanoj kaj aliaj. Inter ili estis Gabriel Piquet, arkepiskopo de Clermont-Ferrand, pastoro Martin Niemöller, la Hitler-atencinto Georg Elser kaj aliaj.

Georg Elser je la 9a de aprilo 1945 estis murdita de la SS en la kremaciejo.

weiter