Malliberuloj (25kB)
alklaku por pligrandigi
alklaku por pligrandigi

La malliberuloj

"Mi dezirus, ke oni sciu, ke ne ekzistis sennomaj herooj, ke estis homoj, kiuj havis sian nomon, sian vizaĝon, siajn sopirojn kaj esperojn, kaj ke tial la doloro eĉ de la lasta el ili ne estis malpli granda ol la doloro de la unua, kies nomo estos konservita."

(Julius Fucik, naskita en 1903, ekzekutita de la nazioj en 1943)

La unuaj malliberuloj estis politikaj kontraŭuloj de la reĝimo, komunistoj, socialdemokratoj, sindikatanoj, malofte ankaŭ membroj de konservativaj aŭ liberalaj partioj. Ankaŭ la unuaj judaj malliberuloj estis enigitaj en la koncentrejon Dachau pro sia politika kontraŭeco. En la sekvaj jaroj pli kaj pli da grupoj estis deportitaj al Dachau: Judoj, samseksemuloj, ciganoj, atestantoj de Jehovo, klerikoj k. a. Nur sekve de la novembra pogromo, la tiel nomata Reichskristallnacht ("regna kristalnokto"), pli ol 10.000 judoj estis portitaj al la koncentrejo Dachau.

Ek de 1938 ankaŭ la ekstera nacisocialista agreso respeguliĝas en la malliberula societo de la koncentrejo: Post la "aligo" (Anschluss) printempe de 1938 Aŭstriaj malliberuloj venis al Dachau; sekvis samjare malliberuloj el la Sudet-Germanaj regionoj, marte de 1939 ĉeĥaj malliberuloj kaj post la komenco de la milito malliberuloj el Pollando, el Norvegio, el Belgio, el Nederlando, el Francio ktp.

La Germanaj malliberuloj fine fariĝis minoritato; la plej granda nacia grupo estis la Polaj malliberuloj, sekvis la Sovetianoj. Sume pli ol 200.000 malliberuloj el pli ol 30 ŝtatoj estis arestitaj en Dachau.

re plu