La komenco: La starigo de la koncentrejo

"Merkrede proksime de Dachau estos starigita la unua koncentrejo kun kapacito por 5000 homoj."

(gazeto "Völkischer Beobachter", marde, 21a de marto 1933)

Je la 21a de marto 1933 Heinrich Himmler komisiis la starigon de koncentrejo en Dachau. Per tio en Dachau ekestis teror-sistemo komparebla al neniu alia ŝtata persekuta kaj puna sistemo. En junio 1933 Theodor Eicke estis nomumita komandanto de la koncentrejo. Li evoluigis organizan skemon kaj regularon kun detalaj direktivoj, kiaj poste ekvalidis por ĉiuj koncentrejoj. Ankaŭ la divido de la koncentrejoj en du zonojn, unue la arestulejo, ĉirkaŭata de multaj sekurigiloj kaj gardoturoj, due la tiel nomata komandejo kun adminstrejoj kaj kazernoj por la SS, estas lia verko.

Eicke poste estis nomumita inspektisto de ĉiuj koncentrejoj; la koncentrejon Dachau li igis modelo por ĉiuj aliaj kaj murd-lernejo por la SS-anoj.

re plu