Deutsch English Français Italiano

La virtuala rondiro de la koncentreja memorejo Dachau

situa plano

Bonvenon al la virtuala rondiro de la koncentreja memorejo Dachau. Esploru la memorejon kun la helpo de libere moveblaj 360-gradaj panoramoj kaj tiel ekhavu unuan impreson.

Por komenci elektu pozicion sur la situ-plano dekstre aŭ el la naviga listo malsupre. Ni rekomendas komenci la rondiron ĉe la Jourhaus, la iama enirejo (1).

Por via orientiĝo vi retrovos la situ-planon malgrandigita sur la panoramaj paĝoj.

Sub ĉiu panoramo estas mallonga teksto kun la esencaj informoj pri la koncerna pozicio. Se vi volas scii pli, uzu la ligojn sur la dekstra flanko por atingi pliajn informojn.

Kondiĉoj por via sistemo kaj ĝiaj parametroj

Por sekvi la virtualan rondiron de la memorejo eblas uzi ajnan el la plej disvastigitajn grafikaj kroziloj.

Jenajn parametrojn de via krozilo necesas aktivigi:

  • Por rigardi la panoramojn necesas permesi la ruladon de Java-programetoj.
  • Por rigardi la kromajn informojn necesas aktivigi la uzon de Java-Script.

(La tradukinto: Por moviĝi en virtuala panoramo premu musbutonon kaj movu la muson en la direkto, en kiu vi volas iri.)


Dankon meritas Prof. Helmut Dersch (FH Furtwangen), kies programaro PTViewer servas por vidigi la panoramojn.


  1. Jourhaus (enirejo)
  2. apelejo
  3. transportejo
  4. banejo
  5. bunkra korto
  1. bunkro (karcero)
  2. koncentreja strato
  3. religiaj memorejoj
  4. kremaciejo