La transportejo
En la transportejo okazis la eniga proceduro por arestuloj
transportitaj al la koncentrejo Dachau,
kiu signifis por la malliberuloj la perfortan perdon de
ĉiuj personaj rajtoj, liberecoj kaj homa aŭtonomeco.
La ekspozicio montras la tiaman transportejon kun sia
origina spac-divido.
Laŭlonge de la kolona akso staris tabloj
dividantaj la ejon en du partojn.
Je la fenestra flanko staris la altransportitaj arestuloj,
tie ili devis komplete senvestiĝi.
Malantaŭ la tabloj estis SS-anoj kaj arestuloj-funkciuloj,
kiuj registris ĉiujn altransportitajn arestulojn
kaj akceptis iliajn vestojn kaj personajn havaĵojn.
|