La kremaciejo
La instalaĵaro de la kremaciejo estis strikte disigita
de la arestulejo.
De la enirejo (Jourhaus) la vojo al la kremaciejo
debranĉiĝis interne de la SS-ejo.
Nur arestuloj de la kremacieja labor-taĉmento rajtis
eniri la terenon.
Konserviĝis ĝis hodiaŭ la unua kremaciejo el
la jaro 1940 kaj la tiel nomata barako X,
konstruita en 1942/43.
La gas-kamero instalita en barako X ne estis funkciigita
por la planita celo de amasa ekstermado.
La areo servis ankaŭ kiel ekzekutejo.
La diversaj monumentoj en la kremacieja zono,
starigitaj ek de la jaro 1950 je diversaj tempoj,
memorigas pri la murditoj.
|