Religiaj memorejoj
Fine de la koncentreja strato hodiaŭ troviĝas
konfesiaj memorigaj monumentoj:
rekte en la meza akso staras la kapelo de la mort-angoro
de Kristo, inaŭgurita en 1960,
dekstre de ĝi la juda memorejo kaj
maldekstre la evangelia kirko de la repaciĝo,
ambaŭ konstruitaj ĝis 1967.
Senpere malantaŭ la muro situas la Karmelanina
monaĥinejo de la Sankta Sango,
kies tegmentoj estas videbla trans la muro.
En la transirejo al la kremacieja tereno troviĝas
rus-ortodoksa kapelo, starigita en 1994.
La religiaj memorejoj staras sur la areo iam situinta
malantaŭ la prizonulaj barakoj.
La konstruaĵoj starintaj tie en la koncentreja tempo
estis malkonstruitaj komence de la jaroj 1960-aj.
|
|
Pliaj informoj:
Malinfekta barako
Kuniklo-bredejo
|