Arĥivo kaj biblioteko de la koncentreja memorejo Dachau
Samtempe kun la starigo de la KZ-memorejo en la jaro 1965
fondiĝis ankaŭ arĥivo kaj biblioteko.
Ambaŭ estas publike alireblaj kaj uzeblaj laŭ antaŭa sinanonco.
|
||||
Kriterioj de kolektado estas ĉiuj aspektoj de la historio de la koncentrejo Dachau. La arĥivo enhavas fontojn de plej diversaj specoj: precipe originalajn raportojn de postvivintaj malliberuloj, dokumentojn de postmilitaj jurprocesoj kaj posedaĵojn de la Internacia Malliberula Komitato fondita post la liberigo. Krom tio ekzistas materialo pri la historio de la koncentrejo post 1945 (malliberejo en la War Crimes Program (militkrima programo) de la Usona armeo; rifuĝulejo) kaj pri la historio de la memorejo. Tiun materialon suplementas ampleksa kolekto da gazetartikoloj kaj eseoj pri la temoj koncentrejoj, holokaŭsto (ŝoa), rezisto, ekzilo, postmilitaj NS-procesoj, rebonigo, mensa prilaborado de la NS-tempo. Komputila registro de la malliberuloj enhavas datenojn de preskaŭ 90 elcentoj de la pli ol 200.000 malliberuloj de la koncentrejo Dachau. La biblioteko amplekas ĉ. 14.000 volumojn pri la menciitaj temoj, la pezocentron okupas la historio de la koncentrejo. Kolekto da nepublikigitaj fakartikoloj, studlaboroj, magistraj, diplomaj kaj finekzamenaj tezoj kompletigas la enhavon. La biblioteko estas por surloka uzo; elprunto de materialo ne eblas. |
||||
|
Komisie de la Comité International de Dachau, la organizo de la eksaj malliberuloj, en Dachau publikiĝas de 1985 unufoje ĉiujare la "Dachauer Hefte - Studien und Dokumente zur Geschichte der nationalsozialistischen Konzentrationslager" (kajeroj de Dachau - studoj kaj dokumentoj pri la historio de la nacisocialismaj koncentrejoj). Ĉiu kajero havas sian propran kernan temon. Kajero 18 de novembro 2002 havas la temon "Terror und Kunst" (teroro kaj arto). Por la uzado de la arĥivo kaj de la komputila registro de malliberuloj validas la reguloj de la Bavara arĥiva leĝo kaj la aplikendaj datenprotektaj juraj direktivoj. Arĥivo kaj biblioteko estas alireblaj marde ĝis vendrede inter la 9a kaj la 17a horo laŭ antaŭa sinanonco. |