Aŭd-gvidiloj

survoje de la parkejo al la enirejo preneblas la gvidiloj

Aŭd-gvidiloj, kiuj sonigas al vi registritan gvid-komenton tra la memorejo, estas lu-preneblaj en la blankaj kabanoj maldekstre de la nove alirejo.

Ili estas disponeblaj en la lingvoj Angla, Franca, Germana, Hebrea, Hispana kaj Itala.

Ili prezentas tekstojn pri la unuopaj stacioj sur la tereno kaj informojn pri la historio de la koncentrejo Dachau. Aŭd-prezentada rondiro tra la nova ekspozicio estas nun kreata.

Tiu ĉi oferto estas pagenda: Normala prezo € 3,00, reduktita prezo € 2,00 (lernantoj, studentoj, ktp.). Anoj de grupo rajtas je la reduktita prezo. Necesas lasi garantiaĵon (legitimilon aŭ similaĵon).

Rezervado de aŭd-gvidiloj tra jena telefona numero: +49-89-317708-52, aŭ jena telekopia numero: +49-89-317708-53, aŭ jena retpoŝta adreso: dachau@audioguide.de