La liberigo (38kB)
alklaku por pligrandigi
alklaku por pligrandigi

La lastaj monatoj kaj la liberigo

"Pasis la tago, tiu 29a de aprilo de 1945. Mi festu ĝin dum mia tuta vivo kiel mian duan naskiĝtagon, kiel la tagon, kiu redonacis al mi la vivon."

(Edgar Kupfer-Koberwitz, Dachauer Tagebücher, p. 499)

Pro la venka avancado de la aliancaj trupoj pli kaj pli da koncentrejoj estis evakuitaj de la SS; la malliberuloj estis transportitaj en koncentrejojn en la nacisocialisma regsfero. Dum tiuj ofte plursemajnaj transportoj, ofte piedaj, miloj de la malliberuloj pereis, mortis pro malsanoj, malforto, subnutrado, pro la batoj de SS, aŭ estis, ĉar ne plu transporteblaj, simple mortpafitaj.

La nombro de la malliberuloj en la koncentrejo Dachau kreskis je multoblo, ek de decembro 1944 la kondiĉoj en la ejo estis katastrofaj: La barakoj estis preterespere troplenaj, tifo-epidemio kostis al miloj la vivon.

Fine de aprilo la SS komencis evakui la pli ol 100 filioj kaj fiiaj komendejoj de la koncentrejo Dachau. Granda, ne plu determinebla nombro da malliberuloj mortis dum la marŝadoj, estis mortigita de aviadilaj atakoj al fervojaj transportoj aŭ ankoraŭ antaŭ la transporto murdita de la SS.

Je la 27a de aprilo ĉ. 7.000 malliberuloj estis senditaj de la centra koncentrejo Dachau al marŝo direkte al la sudo.

Je la 28a de aprilo la plejparto de la SS foriris el la koncentrejo, unu tagon poste, la 29an de aprilo 1945, la koncentrejo Dachau estis liberigita de unuoj de la Usona armeo.

Ĉe la liberigo en la koncentrejo Dachau troviĝis pli ol 67.000 malliberuloj, el kiuj la duono en la centra ejo.

re