Comité International de Dachau (C. I. D.)
Okaze de la 58a datreveno de la liberigo
de la koncentrejo Dachau
dimanĉe, 2003-05-04

Parolado de generalo André Delpech, prezidanto de C.I.D., sur la iama apelejo

Gesinjoroj,

la postvivintoj de la koncentrejoj daŭrigos ĝis la fino de siaj fortoj sian atestadon pri tio, ke la defendo de la LIBERECO, de la DEMOKRATIO kaj de la HOMAJ rajtoj estas nedisigebla de la AMIKECO inter la popoloj.

Tiel ni hodiaŭ, la kvaran de majo 2003, memoras la 58-an datrevenon de la liberigo de la koncentrejo de DACHAU. Sed la nombro 2003 memorigas nin, ke antaŭ 70 jaroj Adolf HITLER, fondinto de la naci-socialista partio, ekhavis je la 30a de januaro 1933 la potencon kaj surmetis al Germanio totalisman diktaturon. Ĉar tiu diktaturo, por firme instaliĝi, kreis ŝtatan institucion kun la tasko aresti oponantojn, HIMMLER malfermis je la 22a de marto 1933 la unuan koncentrejon: DACHAU.

Ĉar tiu diktaturo entreprenas submeti la najbarajn landojn de Germanio, ĝi komencas militon kaj la taskoj de la institucio taskita enkarcerigi la Germanajn oponantojn por ilin elimini estas vastigitaj al rezistantaj eksterlandanoj, por ilin puni kaj ekstermi.

Tiel grupiĝas en la koncentrejoj:

kiuj, kiaj ajn estis la estis la kialoj por ilia enkarcerigo, submetiĝis al la samaj sekvoj korpaj kaj moralaj de la prizonuleco.

La malsato, la sklava laboro, la turmentado, la malsanoj (tifo, malrapida agonio en la troloĝataj "Revier"), la pendumado, la gaskamero en preskaŭ ĉiuj koncentrejoj precipe por la judoj ĉeestas tage kaj nokte kvazaŭ konstanta koŝmaro en la koro de arestito.

Kial lando, kies kulturo estis admirata de la mondo, povis veni al tio?

Ni memoru la ekonomian krizon de la jaroj 1929/30, kaŭzonta en Germanio kapturnan inflacion kun 7 milionoj da senlaboruloj, kaj la nereagon kaj indiferentecon de la liberaj kaj demokratiaj nacioj vide al la unuaj postuloj de la hitlera reĝimo.

La nazismo devas ne esti konsiderata kiel akcidento HISTORIA, kiun oni arkivas en dosierujo kaj ŝranko. Ĉar samaj kaŭzoj produktas samajn efikojn, la fenomeno povas reaperi.

En la edukado de novaj generacioj la historio de la nacioj kaj la batalo por la libereco devas teni elstaran lokon.

La informado en ĉiuj siaj formoj do ekhavas la dimensiojn de vera ago kultura.

La familio, la lernejo kaj la komunikiloj estas responsaj pri tiu misio. Ili devas esti kuraĝigataj kaj subtenataj de la organizoj registaraj, regionaj kaj lokaj en tiu devo memori.