Invito al la memoriga ceremonio de la Dachau-a Iniciato "Morto-Marŝa Monumento" je sabato, 2006-04-29.
Sabate, 29-an de aprilo 2006
18.00-a horo
Dachau
Theodor-Heuss-Straße
proksime al placo John-F.-Kennedy-Platz
(ne en la memorejo, sed ĉ. unu kilometron okcidente de ĝi)
Malmultajn tagojn antaŭ la liberigo de la koncentrejo Dachau kaj ĝiaj filioj Mühldorf/Ampfing kaj Landsberg/Kaufering, fine de aprilo 1945, trupoj de SS pelis almenaŭ dek mil arestulojn suden, je plensence mortiga marŝado.
Miloj mortis pro senfortiĝo kaj malsanoj. Kiu ne plu povis stari, estis senkompate mortigita per pafo aŭ kolbaj batoj. Miloj da precipe judaj, sovetiaj kaj tiel nomataj regno-germanaj arestuloj.
En Dachau, kie komenciĝis la vojo de nedirebla sufero, en 2001 estis starigita bronza skulptaĝo, elstare impresa, kreita de la Munkena profesoro Hubertus von Pilgrim.
La super-partia Dachau-a Iniciato Morto-Marŝa Monumento agadis por la starigo de tiu skulptaĝo en Dachau ĉe la ekirejo de la morto-marŝo kaj ĉe tio trovis subtenon de longa vico da donacantoj, de la granda distrikt-urbo Dachau kaj de la distrikto Dachau.
Dachau-a Iniciato Morto-Marŝa Monumento
Dachauer Forum (Forumo de Dachau)
Ludwig-Ganghofer-Str. 4
85221 Dachau
Telefono: 08131/99688-0
Telekopio: 08131/99688-10
Retpoŝto: info@dachauer-forum.de
Rimarkigo de la tradukinto: Se vi kontaktas la organizantojn, bonvolu atenti, ke tio ĉi estas traduko. Povas esti, ke neniu el la ili komprenas Esperanton.