Alvoko donaci por la memorejo Theresienstadt / Terezin, detruita de inundo


2002-08-30

Ĉi-sube ni publikigas helpovokon el la memorejo Terezin:

La ĉeĥa urbo Terezin / Theresienstadt, same kiel la tuta regiono ĉirka&365; la kunfluejo de la riveroj Elbo (Labe) kaj Ohre, je 2002-08-16 estis trafita de terura inundo.

Ankauŭ la konstruaĵoj kaj instalaĵoj de la Memorejo Theresienstadt estis subakvigitaj. Interalie la akvo atingis altecon de 1,5 ĝis 2 metroj en la getto-muzeo, la "malgranda fortikaĵo" (eksa Gestapo-prizono) kaj en la konstruaĵoj de la renkontejo. Granda parto de la arkivaĵoj kaj kolektaĵoj, de la teknika ekipaĵo (komputilo, telefonaro, komunikiloj, hejtiloj, kuireja instalaĵo ktp.), de la meblaro kaj de la domoj mem estas forte damaĝitaj aŭ detruitaj.

Laŭ unua takso la damaĝo atingas 2 milionojn da eŭroj. Funkciado kaj laboro de la institucio estos forte malhelpataj dum neantaŭvidebla tempo.

La estraro de la Memorejo Theresienstadt apelacias al ĉiuj homoj, por kiuj gravas la ekzisto kaj laboro de la institucio, kontribui donacon por la forigo de la damaĝo kaj por la rekonstruado.

Ni dankas al ĉiuj, kiuj subtenas nin per pludono de la informo aŭ per donaco!

Dr. Blodik
(vicdirektoro)


Intertempe estis instalita jena donac-konto:
Verein der Freunde und Förderer von Theresienstadt e.V. Potsdam/Berlin
(Asocio de la Amikoj kaj Subtenantoj de Theresienstadt r. a. Potsdam/Berlin)
Konto Nr. 586301400
Deutsche Bank Berlin (BLZ 100 700 00)
Kodvorto: Gedenkstaette Theresienstadt

La tradukinto: Ĝirante bonvolu kiel ricevonton indiki la Germanan nomon de la asocio. Ĉar ĝi estas tro longa por ĝir-formularo, bonvolu iel mallongigi.