Liter-padoj

Jen eta ludo, pri kiu mi verkis Java-programeton jam antaŭ multaj jaroj, kiam Java estis juna. Tiam necesis multe da umado por prezenti supersignajn literojn, kaj la rezultoj ne estis kontentigaj. Nun la klasoj de pakaĵo SWING multe pli bone traktas unikodajn tiparojn.

En la ĉi-suba programeto vi maldekstre supre vidas (se via foliumilo kapablas plenumi programetojn en Java 1.1) 4 oble 4 kvadratetojn kun literoj. Trovu Esperanto-radikojn (sen finaĵoj) aŭ senfinaĵajn vortojn (ekz. prepoziciojn aŭ tabelvortojn) kun minimume tri literoj, kiuj estas legeblaj laŭ iu "pado" en la kvadrato. Klaku la kvadratetojn por formi la vortojn, kaj fine klaku "Aldonu". Padoj rajtas iri horizontale, vertikale aŭ diagonale, sed ne rajtas transsalti kvadrateton kaj ne rajtas uzi la saman kvadrateton pli ol unufoje.

La trovitaj vortoj aperas en listo. La programeto havas propran vortaron, sed vi rajtas uzi aliajn vortojn, kiuj ne estas en tiu vortaro; tiuj vortoj aperos en dua listo. Tria listo post ludofino montras la netrovitajn vortojn. Bedaŭrinde ankoraŭ ne funkcias la registrado de novaj vortoj.

Havu plezuron!



Ho jes, vi rajtas legi la Java-kodon, sed la komentoj ankoraŭ ne estas perfektaj. :-( Kaj estas ankaŭ Javadoc-dokumentoj pri la ĉefaj klasoj Padoj kaj PadaKadro.
Aŭtoro: Reinhard Fössmeier