Spritaĵoj pri policanoj kaj krimuloj:


Doganisto al vojaĝanto: "Vi deklaris, ke vi ne transportas imposteblajn varojn, kaj nun mi trovas en via valizo dek botelojn da brando!" "Ĝuste, sed tiujn mi intencas kontrabandi."
Profesoro Einstein [Ajnŝtajn] iam vizitis konaton en hotelo kaj lasis sian mantelon en atendanta taksio. Kiam li revenis, la mantelo estis for. Tuj kolektiĝis homoj, kiuj komentis la okazaĵon: "Kulpas vi mem! Estas malprudente lasi mantelon en taksio." "Kulpas la ŝoforo -- li devus gardi la mantelon!" "Kulpas ankaŭ la pordisto de la hotelo. Li devus vidi, ke iu forkuras kun la mantelo."

Einstein diris: "Ĝuste, kulpas ni tri, sed ne kulpas la ŝtelinto, kiu ja devas vivteni sin."


Juĝisto al akuzato: "Vi murdis viajn gepatrojn. Ĉu vi povas prezenti iujn faktojn, kiuj mildigus vian kulpon?" -- "Jes, sinjoro juĝisto; mi estas kompatinda orfo."
"Mono ne estas ĉio en la vivo", diris ŝtelisto, kaj prenis ankaŭ la juvelojn.
Juĝisto demandas akuzaton: "Kiel ekestis la disputo, dum kiu vundiĝis pli ol dek homoj?" "Nu, mi trankvile sidis kun miaj amikoj en drinkejo, kaj tiam mia najbaro donis al mi vangofrapon, kaj mi rebatis al li, kaj li ĵetis al mi sian glason; tiam mi prenis mian seĝon kaj batis per ĝi lian kapon, kaj li pikis min per tranĉilo -- kaj subite ekestis disputo."
Juĝisto demandas atestanton: "Kiam vi vidis, ke la du viroj ekbatis sin reciproke per bierkruĉoj, ĉu vi ne povis pacigi ilin?" "Mi tre volis, sinjoro juĝisto, sed mi mem ne havis bierkruĉon."
Policisto haltigas aŭtomobilon kun familio kaj petas la veturiganton: "Vi veturis multe tro rapide. Montru la kondukpermesilon!" Tiu respondas: "Stultulo! Viaj kolegoj ja forprenis ĝin lastan monaton. Ĉu vi perdis ĝin?" La edzino, apude, volas trankviligi: "Policano, ne atentu, kion li diras: li estas tute ebria." La policano admonas: "Tuj venu eksteren kaj spiru en tiun ĉi aparaton!" Komentas knabo sidanta malantaŭe: "Mi ja diris, ke ni estu pli prudentaj, kun ŝtelita aŭto!"
Juna virino estas akuzata pro kontraŭleĝa prostituiteco. Ŝia advokato pledas antaŭ la ĵurianoj: "Estimataj gesinjoroj, dependas tute de vi, ĉu tiu ĉi ĉarma junulino nun iros al malliberejo, aŭ povas reiri al sia bela loĝejo en Zamenhof-Strato 172, telefona numero 69 46 94."
Tribunalo deklaris senkulpa viron, kiu estis akuzita pro nokta ŝtelado el domoj. Li ĝoje dankas sian advokaton: "Vi bonege defendis min, kaj mi laboros ĉiun nokton por pagi vian fakturon!"

Anhelanta policano raportas en la policejo: "Antaŭ duona horo mi -- ffft -- trovis mortan ĉevalon en -- ffft -- Zamenhof-strato!"

La estro demandas: "Kial vi tiom ŝvitas kaj anhelas?" "Nu, ĉar la ĉevalo -- ffft -- unue kuŝis en la Waringhien-strato, kaj mi ne sciis skribi tion por la raporto!"


Viro venas en vendejon de armiloj kaj petas: "Mi ŝatus aĉeti revolveron." Vendisto demandas: "Kia revolvero restu?" "Nu, unu el tiuj por ses personoj."