Spritaĵoj maldecaj


La sekvajn spritaĵojn kelkaj eble nomos maldecaj. Tial mi antaŭmetas jenan averton, kiun mi citas el la libro "Kruko kaj Baniko el Bervalo" de Louis Beaucaire [Lui' Boker']:

"Pruduloj, hipokrituloj, fariseoj, bigotoj, akvotrinkantoj, ĉastafektuloj, senseksuloj, fridpisuloj, abstinemuloj, malabsintemuloj, flavmienaj virtuloj, rancaj gevirguloj, vi verŝajne malatente legis la titolon de tiu anekdotaro. La libro ne estas por vi! Tuj fermu ĝin! Ekzistas por vi ja sufiĉe da tedaj verkoj en nia literaturo (Cxu vi jam legis ekz. la Monadologion de Leibniz aŭ 'Stranga Heredaĵo'n de Luyken?)"


Kruko, vidante en drinkejo sian kalvan amikon Bepo, moke karesas ties kapon, dirante: "Ha, kvazaŭ palpi la postaĵon de mia edzino."

Bepo, tuŝante per la mano la propran kapon: "Ho, jes, efektive!"


En la starloka sekcio de la Bervala stadiono, meze en densa homamaso, Kruko kaj Baniko observas futbal-ludon. Subite Baniko nervoziĝas: "Kruko, mi nepre devas pisi tuj. Kion mi faru?" "Ne estas problemo. Simple pisu en la pantalonan poŝon de tiu sinjoro antaŭ vi!" "Sed -- tion li ja certe rimarkos!" "Kial? Ankaŭ vi ja ĵus ne rimarkis!"
Kruko alprenis novan viv-filozofion: "Cxiam povus esti pli malbone." Kaj per tiu maksimo li turmentas siajn amikojn je ĉiu okazo. Tial ili elpensas planon por superruzi lin.

Iuvespere en drinkejo, unu kvazaŭ hazarde rakontas: "Cxu vi aŭdis, kio okazis al Baniko? Hodiaŭ li revenis pli frue de la laboro kaj trovis alian viron ĉe sia edzino. Li prenis pistolon kaj mortigis la viron, la edzinon kaj ankaŭ sin mem!"

Kruko respondas: "Terure! Sed povus esti pli malbone!" -- "Kio ja povus esti pli malbona?" miras la amikoj.

"Nu, se li estus veninta pli frue hieraŭ, li estus mortpafinta min!"


Kruko, mortinta, alvenas ĉe la paradiza pordo, sed devas atendi en vico. Du aliaj ĵusmortintoj estas demandataj pri la cirkonstancoj de sia morto. La unua, granda kaj forta, respondas: "Dum la laboro, kolego diris al mi, ke fremda viro estas ĉe mia edzino. Mi rapidis hejmen, sed trovis mian edzinon sola. Kolera pro la senkaŭza ekscito, mi disbatis la tutan meblaron kaj eĉ ĵetis la fridujon el la fenestro; sed tiam mi suferis koratakon kaj mortis!"

La dua deklaras: "Mi promenis sur la strato, kaj fridujo falis el fenestro sur mian kapon kaj mortigis min."

Je sia vico, Kruko flustras: "Mi sidis en fridujo, subite ĵetita el fenestro..."


"He, Kruko", vokas Baniko, "longa tempo sen intervido! Kiel vi fartas?"

"Nu dankon, mi ne plendas, sed mi sentas ke mi maljuniĝas. Iam mi kapablis per unu brako malsuprenpuŝi mian erektaĵon, kaj nun necesas ambaŭ..."


Al kazerno de la eksterlanda legio, meze en la dezerto, alvenas nova leŭtenanto. La ĉefserĝento montras al li ĉion. Fine la leŭtenanto demandas: "Sxajnas, ke tie ĉi ne estas... virinoj?" La serĝento respondas: "Ne, sed ni ja havas niajn kamelojn. Vi povas ĉiam vespere veni al mi por peti la ŝlosilon de la stalo."

Dum unu semajno la leŭtenanto regas siajn virajn bezonojn, sed tiam li petas la ŝlosilon kaj iras en la stalon. Revenante, li diras: "Fakte, serĝento, tio ne estis tre agrabla!"

"Cxu ne?" miras la alparolato. "Strange, multaj petas de mi la ŝlosilon por rajdi al la bordelo."


En medicina ekzameno, profesoro intencas konfuzi la kandidaton kaj demandas: "Je kiu flanko de la korpo situas la apendico de viro?" La studento, post mallonga hezito, respondas: "Nu, dekstre." "Kaj je kiu flanko situas la apendico de virino?" La studento, konfuzite, respondas: "Maldekstre", sed, rimarkinte sian eraron, korektas: "... rigardate de la viro!"
Baniko ekscitite skoldas sian edzinon: "Mi nun havas la pruvon: Vi estas malfidela, vi kokris min!" "Tio estas kalumnio, karulo. Kiel vi povas kredi tiajn sensencaĵojn?" "Sed mi vidis per miaj propraj okuloj!" "Do, al kiu vi kredas: ĉu al mi, aŭ al viaj stultaj okuloj?"