La "eŭropeca" 1000-lira monero
Tute eŭropecan moneron Italio volis krei,
kaj tial surstampis mapon de Eŭropo.
Bedaŭrinde oni forgesis konsulti atlason
(ni ne suspektu malican intencon),
kaj tial la monero, stampita en 1997,
brile montras la en-Germanian limon,
kiu ne plu ekzistas de 1990.
Kompense oni unuigis (okcidentan) Germanion kaj Nederlandon,
eble ne laŭ la gusto de multaj Nederlandanoj...
Stato: 1998-06-21
Aŭtoro: Reinhard Fössmeier